Overblog
Edit page Segui questo blog Administration + Create my blog

09 BOLOGNA

GEKARAJ, VIZITU BOLOGNA-N

Se vi venos trajne aŭ aviadile kaj vi devos ŝanĝi veturilon en Bolonja, planigu kelkajn horojn por viziti la urbo-centron, sube estas kelkaj fotoj, se vi ne konas ĝin, ĝi estos surprizon por vi.

Bolonjo (itale Bologna) estas la ĉefurbo de la regiono Emilio-Romanjo, en la centro-norda parto de Italio.

Laŭ la tradicio, en Bolonjo kreiĝis la plejunua universitato en Eŭropo, la Universitato de Bolonjo, en 1088; ankoraŭ nuntempe la studentoj konsistigas gravan parton el la kultura kaj socia vivo de la urbo. Bolonjo ankaŭ famas pro siaj du klinantaj turoj kaj siaj tipaj portikoj, kiuj ornamas la tutan antikvan urbocentron, unu el la plej grandaj kaj plej bone konservitaj de Italio.

La urbo estis fondita pli ol mil jaroj antaŭ Kristo, kaj ĉiam rolis kiel grava nabo: unue por la Etruskoj (Velzna/Felsina) kaj la Keltoj (Bona), poste ĉe la Romianoj (Bononia), kaj daŭre dum Mezepoko, kiel libera komunumo; dum jarcento ĝi estis la kvina urbo de Eŭropo laŭ loĝantaro.

Hodiaŭ, pro sia geografia situo, Bolonjo estas grava ŝosea kaj fervoja nodo por la tuta norda Italio; ĝi posedas gravan foir-kvartalon, havas internacian flughavenon kaj gastigas la centrajn oficejojn de pluraj kulturaj, ekonomiaj kaj politikaj institucioj.

09 BOLOGNA09 BOLOGNA
09 BOLOGNA09 BOLOGNA
09 BOLOGNA09 BOLOGNA09 BOLOGNA
09 BOLOGNA09 BOLOGNA09 BOLOGNA
Per essere informato degli ultimi articoli, iscriviti:

Vai su