Il direttivo dell'IFEF accolto in comune per la presentazione del congresso.
La estraranoj vizitis la urbodomon, kie akceptis nin s-ro Urbinate, skabeno pri komercaj aferoj de la urba konsilantaro.Tiun akcepton partoprenis ankaŭ s-ro Pompili, prezidanto de la hotela federacio, kaj la sekretariino de la Hotelo Calabresi. Dum la akcepto nia sekretario Vito Tornillo konigis ilin pri la itala kaj internacia Esperanto-movadoj. Li proponis reklami la Esperanton pere de amaskomunikiloj, kaj en la lernejoj de tiu ĉi provinco, eĉ en la urbo mem. S-ro Urbinate promesis fari tion, eĉ li anoncis, ke la urba estraro volonte gastigos nin dum la IFEF-kongreso, okazonta en San Benedetto en 2014. Nia honora prezidanto Romano Bolognesi entuziasme parolis pri la lingvo Esperanto kaj pri la fervojista Esperanto-agado. Fine la reprezentantino de la urbodomo informcele intervjuis nin (por amaskomunikiloj) pri la estrarkunsido kaj pri la sekva IFEF-kongreso. Post la sekvaj tagoj jam aperis iomete detalaj raportoj pri la intervjuo kun kelkaj fotoj en la retaj gazetoj de San Benedetto.
http://www.comunesbt.it/Engine/RAServePG.php/P/1269610010100/M/430710010109
Proseguono i rapporti con l'amministrazione comunale, ecco la notizia data alla stampa locale:
Bone progresas la rilatoj kun la urbestro de San Benedetto del Tronto, jen la akcepto kaj la diskonado al la lokaj gazetoj.
http://www.comunesbt.it/Engine/RAServePG.php/P/1428810010100/M/250010010303
Novaj kontaktoj kun la fervojistoj esperantistaj
Konsiderante la 66an kongreson de la esperantistaj fervojistoj, kiu okazos en San Benedetto del Tronto de la 17-a ĝis la 24-a de Majo 2014, ĉi matene la urbestro Johano Gaspari renkontis Vito-n Tornillo kaj Romano-n Bolognesi, italajn anojn de la estraro de la asocio. La urbestro estis akompanata de la prezidanto kaj de la estro de Komerc-federacio Fausto Calabresi kaj de Maria Angellotti.
Temas pri la dua renkontiĝo inter la urbodomo kaj la eŭropaj fervojaj oficistoj, kiuj ege amas la lingvon internacian: la unua renkontiĝo okazis en marto de 2013, kiam la reprezentantoj de la estraro venis en la urbon cele kontroli ties taŭgecon por gastigi la kongresajn laborojn. En 2011, fakte, la prezidanto la de Komerc-federacio Fausto Calabresi, kiu troviĝis en Liberec, Ĉeĥio, por promocii niajn turismajn entreprenojn, havis kontaktojn kun la estroj de la fervojista asocio kiuj ĝuste tie estis realigantaj sian ĉiujaran internacian kongreson. En tiu loko Calabresi proponis San Benedetto del Tronto kiel sidejon de la itala renkontiĝo.
En marto 2013, kiel menciite, la unua vizito de la fervojistaj Esperante-parolantoj kiuj estis frapitaj de la beleco de la urbo kaj do decidis elekti ĝin kiel la sidejon de sia 66a internacia kongreso.
"La Administracio patronos la eventon - certigis la Urbestro - ni estas feliĉaj pro la fakto ke vi elektis la Rivieron de la Palmoj kaj ni esperas ke vi sentos vin komforte en nia urbo." La Urbestro ankaŭ prezentis kiel gastojn la Urbestrojn de Ripatransone Remo Bruni kaj de Offida Valerio Lucciarini. Fakte, en la malneta programo prezentita ĉi tiun matenon, la organizantoj ankaŭ planas kelkajn "ekskursojn" en la landinternon al Ripatransone, Offida kaj Ascoli Piceno.
La Internacia Federacio de la Esperantistaj Fervojistoj inkluzivas 18 naciajn asociojn, kaj en Eŭropo kaj ekstereŭrope (ekzistas ankaŭ asocioj en Ĉinio, Japanio kaj, ekde tiu ĉi jaro, eĉ en Kubo), kun pli ol 1.500 membroj kaj organizas ĉiujare sian kongreson en alia lando .
Esperanto, naskiĝinta antaŭ 125 jaroj kiel internacia lingvo, proponas sin kiel helpa lingvo por esti alflankigata al la diversaj naciaj lingvoj, respektante la diversecon de kulturoj kaj lingvoj de cxiuj popoloj, kaj ĝi ne volas anstataŭi ilin. La fervojistoj esperantistaj celas disvastigi la lingvon, organizas kursojn kaj aliajn kunvenojn por antaŭenigi korespondadon kaj amikecon, kune kun la fervoja kulturo kaj la ideo de ebla paca internacia kunvivado.
http://www.picenotime.it/articoli/1919.html
http://www.ilquotidiano.it/articoli/2014/01/31/119592/nuovi-contatti-con-i-ferrovieri-esperantisti
http://www.ilquotidiano.it/articoli/2014/01/31/119592/nuovi-contatti-con-i-ferrovieri-esperantisti
http://www.ilmascalzone.it/2014/01/dalla-citta-628/
http://www.viveresanbenedetto.it/index.php?page=articolo&articolo_id=449799
http://www.fastferrovie.it/home.php
http://article.wn.com/view/2014/01/31/Nuovi_contatti_con_i_ferrovieri_esperantisti_Comune_di_San_B/