Overblog
Edit page Segui questo blog Administration + Create my blog

06 Pri Ripatransone kaj Offida - Fotoj - ekskurso D2 Esp+Ita

RIPATRANSONE estas sur la kresto, kiu leviĝas inter la paralelaj valoj de la riveroj Tesino (sude) kaj Menocchia (norde). La roko estas tre kruta je tri flankoj, dum oriente malsupreniras pli milde al la marbordo. La suda marbordo de la regiono Markoj estas nur 8,3 km laŭ rekta linio. La alteco havas pinton de 508 m sur la Monteto Sankta Nikolao.
Ripatransone, malgranda juvelo kun kurioza historia centro, kun mezepokaj vidpunktoj al domoj de la dekkvina kaj deksesa jarcento, kaj kun la plej mallarĝa strateto en Italio. Riĉa en arkeologiaj trovaĵoj elmontrataj en la Arkeologia Muzeo de la urbo kaj en monumentoj kiel la Katedralo kaj la Palaco de Podestà, ofertas al vizitantoj interesan galerion pri gipso-artaĵoj kaj riĉan Pinakotekon, starigitajn en Palazzo Bonomi de la deksepa jarcento. Antaŭ forlasi la urbo, indas laŭiri la tutan ringo-vojon, por ĝui la belan panoramon.
Sub Ripatransone estas komplika sistemo de kavernoj nomata Grotoj de Sankteco, kun kruciĝo de artefaritaj tuneloj de prahistoria epoko fermitaj en 1967. La ĉirkaŭa kamparo estas fekunda, taŭga por ĉiuj kultivaĵoj de la mediteraneaj landoj precipe olivarboj kaj la vinbertrunko.

OFFIDA subapenina urbeto de Markoj, kies teritorio situas inter la valoj de la riveroj Tesino (norde) kaj Tronto (sude). La urbo ŝuldas sian neregulan mapon al la roko sur kiu ĝi staras, skulptita fare de la du branĉoj de la rivereto Lama, maldekstra alfluanto de Tronto.
Alteco: 293 m sur marnivelo. Loĝantoj: 5285.
Offida havas sian kernon ĉirkaŭita de mezepokaj muregoj kun turoj ankoraŭ nerompitaj, estas la restaĵoj de fortikaĵo de la dekkvina jarcento kun du cilindraj turoj. La urbodomo havas elegantan Loggia kaj potenca turo de la dekkvara jarcento, Palaco Castellotti gastigas la Arkeologian Muzeon, la altvaloran Artgalerion, la Muzeon de la huso kaj la Muzeo pri Popularaj Tradicioj.
Ĉe la rando de la vilaĝo, izolita sur pitoreska monteto, staras la majesta Abatejo de Sankta Maria de la Kastelo, unu el la plej signifaj monumentoj de romaniko-gotika epoko de la regiono.
Offida jam en la sepa jarcento estis grava centro, iĝante sidejo de Gastaldato. Ek de la 2-a de majo 2008 eniris en la klubo de la plej belaj vilaĝoj de Italio. La urbeto estas ankaŭ konata pro la produktado de vinoj DOC de la montetoj Piceni.

Ripatransone – Offida

RIPATRANSONE sorge alla sommità del crinale che si innalza tra le valli parallele del fiume Tesino (a sud) e del torrente Menocchia (a nord). La parete è estremamente ripida su tre lati, mentre a est declina più dolcemente verso il litorale. La costa marchigiana meridionale dista appena 8,3 km in linea d'aria.
L'altitudine ha un picco di 508 m sul Colle San Nicolò.
Ripatransone, piccolo gioiello dal caratteristico centro storico, con scorci medievali, case dei secoli XV e XVI, e il vicolo più stretto d’Italia.
Ricca di reperti archeologici esposti nel Museo

Civico Archeologico ed i monumenti come la Cattedrale e il Palazzo del Podestà, propone ai visitatori un’interessante Gipsoteca e una ricca Pinacoteca Civica, allestite nel seicentesco Palazzo Bonomi. Prima di ripartire, si consiglia di percorrere tutta la strada di circonvallazione, per godere il bel panorama.
Sotto Ripatransone passa un intricato sistema di spelonche chiamate Grotte di Santità, un intrico di cunicoli artificiali d'epoca preistorica chiusi nel 1967. Il terreno circostante è fertile, adatto a tutte le coltivazioni della campagna mediterranea e in particolare all'olivo e alla vite.

OFFIDA centro del subappennino marchigiano, il cui territorio è posto tra le valli del fiume Tesino (a nord) e del fiume Tronto (a sud). Il centro abitato deve la sua pianta irregolare allo sperone roccioso sul quale sorge, ritagliato dai due rami sorgentizi del torrente Lama, affluente di sinistra del Tronto. Altitudine 293 m s.l.m. Abitanti 5285. Offida ha il suo nucleo attorniato dalle mura medioevali con torri ancora intatte, conserva ancora i resti della quattrocentesca Rocca e due torrioni cilindrici. Il Palazzo Comunale possiede un’elegante loggetta e una possente torre trecentesca; il Palazzo Castellotti ospita il polo museale con Museo Archeologico, la preziosa Pinacoteca, il Museo del tombolo e il Museo delle Tradizioni Popolari.
Al margine dell’abitato, isolata su un panoramico dosso, si erge la maestosa Abbazia di S. Maria della Rocca, uno dei più significativi monumenti romanico-gotici della regione.
Offida già nel VII secolo sarebbe stato un centro di una certa importanza, divenendo sede di un Gastaldato. Dal 2 maggio 2008 è entrata nel club dei Borghi più belli d'Italia. La cittadina è nota anche per la produzione di vini DOC dei Colli Piceni.

06 Pri Ripatransone kaj Offida - Fotoj - ekskurso D2 Esp+Ita
06 Pri Ripatransone kaj Offida - Fotoj - ekskurso D2 Esp+Ita
06 Pri Ripatransone kaj Offida - Fotoj - ekskurso D2 Esp+Ita
06 Pri Ripatransone kaj Offida - Fotoj - ekskurso D2 Esp+Ita
06 Pri Ripatransone kaj Offida - Fotoj - ekskurso D2 Esp+Ita
06 Pri Ripatransone kaj Offida - Fotoj - ekskurso D2 Esp+Ita
06 Pri Ripatransone kaj Offida - Fotoj - ekskurso D2 Esp+Ita
06 Pri Ripatransone kaj Offida - Fotoj - ekskurso D2 Esp+Ita
06 Pri Ripatransone kaj Offida - Fotoj - ekskurso D2 Esp+Ita
06 Pri Ripatransone kaj Offida - Fotoj - ekskurso D2 Esp+Ita
Per essere informato degli ultimi articoli, iscriviti:

Vai su