Overblog
Edit page Segui questo blog Administration + Create my blog

05 Pri ASCOLI PICENO - Fotoj - ekskurso D1 Esp + Ita

Duontaga ekskurso D1:

Ascoli Piceno estas komunumo kun 51.168 loĝantoj, ĉefurbo de la samnoma provinco en la regiono Markoj, je 28 km de la Adriatika Maro. Ĝia urba centro situas 154 m super la marnivelo, en la kunfluo inter la rivero Tronto kaj la rivereto Castellaro, ĉirkaŭita je tri flankoj de montoj.
Ĝia teritorio estas ĉirkaŭita de du naturaj protektataj regionoj: la Nacia Parko de Gran Sasso sude kaj la Nacia Parko de Montoj Sibillini nord-okcidente. Ĝia historia centro konstruita preskaŭ komplete per travertino, sedimenta kalkŝtono ĉerpita el ŝtonminoj en la ĉirkaŭaĵo, estas inter la plej admirataj de la regiono kaj de centra Italio, pro ĝia riĉeco arta kaj arkitektura.
Ĝi konservas diversajn noblajn turojn kaj sonorilturojn, pro tio oni nomas ĝin la Urbo de cent spajroj. En la centro de la urbo estas la renesanca Placo de la Popolo, konsiderata inter la plej belaj placoj en Italio, jen iuj konstruaĵoj de la kvadrato: La Palaco de la Kapitanoj, la historia Caffè Meletti kaj la preĝejo de Sankta Francisko. Arringo Placo estas la plej malnova placo en Ascoli, tie leviĝas la mezepoka baptisterio de Sankta Johano kaj la katedralo de Sankta Emidio, en kiu estas la kripto dediĉita al ĝia protektanto. Estas ankaŭ la Palaco de la Arengo kaj la Episkopa Palaco. Ne nur la placoj, sed ankaŭ stratoj kaj stratetoj tipe mezepokaj helpas karakterizi la historian centron.

Ascoli Piceno.

Ascoli Piceno è un comune di 51.168 abitanti, capoluogo della omonima provincia nelle Marche, dista 28 km dal mare Adriatico. Il suo centro urbano sorge ad un'altitudine di 154 m s.l.m., nella zona di confluenza tra il fiume Tronto ed il torrente Castellano, circondato per tre lati da montagne. Il suo territorio è contornato da due aree naturali protette: il Parco Nazionale del Gran Sasso a sud ed il Parco Nazionale dei Monti Sibillini a nord-ovest. Il suo centro storico costruito quasi interamente in travertino, una roccia sedimentaria calcarea estratta dalle cave del territorio, è tra i più ammirati della regione e del centro Italia, in virtù della sua ricchezza artistica e architettonica. Conserva diverse torri gentilizie e campanarie, per questo è chiamata la Città delle cento torri. Nel centro storico si trova la rinascimentale piazza del Popolo, considerata tra le più belle piazze d'Italia, alcuni edifici della piazza: il palazzo dei Capitani, lo storico Caffè Meletti e la chiesa di San Francesco.
Piazza Arringo è la piazza più antica di Ascoli, si elevano il medioevale battistero di San Giovanni e la cattedrale di Sant'Emidio, che racchiude al suo interno la cripta dedicata al suo santo patrono. Vi sono inoltre il palazzo dell'Arengo e il palazzo Vescovile. Non solo le piazze, ma anche le strade ed i vicoli tipicamente medievali contribuiscono a caratterizzare il centro storico.

05 Pri ASCOLI PICENO - Fotoj - ekskurso D1 Esp + Ita
05 Pri ASCOLI PICENO - Fotoj - ekskurso D1 Esp + Ita05 Pri ASCOLI PICENO - Fotoj - ekskurso D1 Esp + Ita05 Pri ASCOLI PICENO - Fotoj - ekskurso D1 Esp + Ita
05 Pri ASCOLI PICENO - Fotoj - ekskurso D1 Esp + Ita05 Pri ASCOLI PICENO - Fotoj - ekskurso D1 Esp + Ita05 Pri ASCOLI PICENO - Fotoj - ekskurso D1 Esp + Ita
05 Pri ASCOLI PICENO - Fotoj - ekskurso D1 Esp + Ita05 Pri ASCOLI PICENO - Fotoj - ekskurso D1 Esp + Ita05 Pri ASCOLI PICENO - Fotoj - ekskurso D1 Esp + Ita
Per essere informato degli ultimi articoli, iscriviti:

Vai su